Pirateco en Somalio

Somaliaj piratoj
Suspektinda armita piratboato en la Hinda Oceano apud Somalio. (2006)

Pirateco apud la Somalia bordo estas minaco al la internacia ŝip-transporto ekde la komenco de la interna milito de Somalio en la fruaj 1990-aj jaroj. Ekde 2005, multaj internaciaj organizoj, inkluzive de la Internacia Oceana Organizo kaj la Monda Nutraĵa Programo, esprimas ĉagrenon pri la leviĝo de la agoj de la pirateco. La pirateco kontribuis al leviĝo de la kostoj de la ŝip-transporto kaj obstrukcis la liveradon de nutraĵhelpo. 90 % da la nutraĵhelppakoj de la Monda Nutraĵa Programo alvenas per ŝipoj, kaj la ŝipoj bezonas armean eskorton.

Pli kaj pli da nacioj ordonas, ke iliaj armeoj kontraŭbatalu la piratojn. Ĉi tiuj nacioj inkluzivas Usonon, Rusion, kaj Baraton.

La 7-an de oktobro 2008, ĉar de la leviĝo de la forkaptoj, la Konsilio de Sekureco de la Unuiĝintaj Nacioj aprobis Rezolucion 1838. La rezolucio ordonas, ke mararmeaj ŝipoj kaj armeaj aviadiloj estu senditaj al la marbordo de Somalio por kontraŭbatali la piratojn. Dum la 101-a kunveno de la Internacia Oceana Organizo, Barato petis, ke la Unuiĝintaj Nacioj sendu batalionon sub unuiĝinta komando por batali kontraŭ la piratoj.

En novembro 2008 la somaliaj piratoj komencis forkapti ŝipojn ege ekster la Golfo de Aden, eble kun la celo forkapti la ŝipojn irantajn al la haveno de Mombasa en Kenjo.


Developed by StudentB